Biblioteko Hodler iros al Pollando

La estonteco de la biblioteka kolekto de UEA nun ŝajne estas sekurigita. La restanta parto de la kolekto de Biblioteko Hector Hodler estos transdonita al la Pola Nacia Biblioteko en Varsovio.

La Pola Nacia Biblioteko en Varsovio. Foto: Adrian Grycuk CC.

UEA kaj la Pola Nacia Biblioteko atingis principan interkonsenton pri la transdono de ĉiuj restantaj materialoj de Biblioteko Hector Hodler. Laŭ la kontrakto ĉiujn kostojn de pakado kaj transporto pagos la Pola Nacia Biblioteko.

Gravan rolon en la sekurigo de la transdono havis la antaŭa prezidanto de UEA, Mark Fettes, kiu partoprenis la intertraktadojn kiel direktoro de CED. Li afable konsentis respondi al kelkaj demandoj de Libera Folio.

Libera Folio: Kiuj estas la bazaj kondiĉoj de la transdono? Ĉu ili iel diferencas de la kondiĉoj, laŭ kiu parto de la bibliotekaj havaĵoj estis transdonitaj al la Aŭstria Nacia Biblioteko?

Mark Fettes: – La Pola Nacia Biblioteko havas sian propran ŝablonon por tiaj interkonsentoj, kiun ni adaptis kelkloke laŭ la modelo de la kontrakto kun Vieno. Unu el la plej gravaj punktoj por ni estas ke la kolekto konservos sian nomon kaj integrecon – ĝi restos “Biblioteko Hector Hodler” kaj estos tiamaniere trovebla kaj serĉebla per la biblioteka katalogo.

Mark Fettes

– Same kiel en Aŭstrio, temas pri plena transdono de ĉiuj materialoj, kun tia kondiĉo, ke se iam la Pola Nacia Biblioteko rezignos pri iu parto de la kolekto, UEA povos rehavigi ĝin aŭ transdonigi ĝin al tria partio. Sed kompreneble neniu antaŭvidas, ke tio reale okazos. En ĉiuj niaj intertraktoj montriĝis, ke la Biblioteko alte taksas la signifon kaj valoron de la kolekto kiel tuto, kaj intencas ĝin profesie konservi kaj alirebligi por la longa daŭro. Tiel estas dirite ankaŭ en la kontrakto.

Kiam kaj kiel la transdono povos okazi?

– La fizika transdono devas esti aranĝita kunlabore inter la Biblioteko kaj la Ĝenerala Direktoro – nome, la Biblioteko sendos homojn al Roterdamo por la pakado kaj etikedado de la materialoj. La intenco estas, ke tio okazu laŭeble baldaŭ, sed ni ankoraŭ ne havas definitivan daton. Ja temas pri granda laboro, ĉirkaŭ 160 laborhoroj laŭ la takso de Bernhard Tuider, kiu detale konatiĝis kun la kolekto en sia rolo por la Aŭstria Nacia Biblioteko.

Kia estis via rolo en la traktado?

– Kiam mi konstatis, ke la aranĝo kun Vieno sekurigis nur ĉirkaŭ 5% de la kolekto, mi konkludis ke CED devus fari ĉion eblan por trovi adekvatan hejmon por la restantaj materialoj. Fakte tion jam sufiĉe emfaze argumentis Humphey Tonkin, kiu kiel antaŭa CED-direktoro daŭre konsilas al la nuna CED-estraro.

– Pritaksante la eblojn kun li, Bernhard Tuider kaj Pascal Dubourg-Glatigny – tri spertuloj, kiuj kombinas bonan konon de la Biblioteko Hodler kun kompreno pri la bezonoj de esplorbiblioteka prizorgo – ni identigis la Polan Nacian Bibliotekon kiel plej taŭgan solvon. En tio ni havis ankaŭ plenan subtenon de la UEA-estraro kaj la ĝenerala direktoro. Feliĉe tiu vojo montriĝis fruktodona.

Pascal Dubourg Glatigny
Pascal Dubourg Glatigny

Pascal Dubourg-Glatigny, kiu partoprenis la intertraktadon, kontentas pri la atingita solvo:

– La ”Hodler-kolekto” en Varsovio utile kompletigos la kreskantan panoramon de publikaj Esperanto-bibliotekoj. En Varsovio, la volumoj estos alireblaj de kiu ajn leganto senpage de lundo matene ĝis sabato vespere. La kolekto ankaŭ kreskos estonte per diversfontaj aldonoj kaj akiroj. Estos ciferecigitaj la dokumentoj kiuj respondas al la kriterioj de POLONA, la cifereca biblioteko de Pola Nacia Biblioteko, kiu ĝis hodiaŭ entenas nur centon da esperanto-referencoj.

– Okazos interagoj kun la cifereca kolekto de Katolika Universitato en Lublino (KUL), kiu jam disponigas ĉirkaŭ 6 000 erojn, ĉefe periodaĵojn. Kune kun Vieno, la konstruata kolekto en Princeton, kaj aliaj gravaj bibliotekoj kiuj aktuale pristudas la eblon starigi Esperanto-kolekton, aperas reto de modernaj kaj sekuraj bibliotekoj kiuj ne nur utilos al la konservado kaj la studo de la esperanta heredaĵo, sed ankaŭ decide kontribuos al la legitimado de la esperantisteco.


Pl pri la temo

15 Komentoj
plej malnova
plej nova plej populara
Entekstaj komentoj
Vidu ĉiujn komentojn
Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2023-01-17 2:47

Tio estas tre bona novaĵo. Pola Nacia Biblioteko en la lastaj jaroj pruvis, ke Esperanto-kolekto estas por ĝi grava. Ĝia cifereca projekto Polona jam disponigas pli ol 100 Esperanto-libroj en bonega kvalito, kaj male al Aŭstria Nacia Biblioteko ĉio ĉi estas tute senpaga kaj facile alirebla.

Trezoro Huang Yinbao
Trezoro Huang Yinbao
2023-01-17 3:24

Koran gratulon pro la bonega decido. Pola Nacia Biblioteko en naskiĝlando de Eseranto, estas la plej sekura kaj plej kontentiga loko. Pli bona novaĵo estas ebleco de ciferecigo kadre de Katolika Universitato en Lubliono(KUL). 

Kun granda ĝojo mi esperimas elkoran dankon al Mark Fettes, Bernhard Tuider, Pascal Dubourg-Glatigny, la Ĝenerala Direktoro kaj la Estraro de UEA pro la sukcesa trovo de la sekura loko kaj saĝa decido. 

Koran dankon ankaŭ al Pola Nacia Biblioteko, kiu faris tre saĝan investon utilan al Pollando kaj por Esperantujo. Mi kredas ke multaj esperantistoj tra la mondo ŝatus viziti la novan sidejon de la Biblioteko en naskiĝlando de Esperanto.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Trezoro Huang Yinbao
Francisco Javier Moleón
2023-01-17 11:47

Sendepende de la saĝo aŭ malsaĝo de la nuna konkreta decido: la detruo de UEA pluiras sian vojon, lante sed konstante. UEA, aŭ ĝia movada gravo, komplete malaperis. UEA iĝis nur surpapera organizo, kies (mal)agoj nek influas nek interesas esperantistojn – se ili entute scias, kio estas UEA (mi testis ĉe kelkaj junaj homoj: ili havas nenian ideon). Kiel dirite, UEA reduktiĝis al surpapera organizo sendanta tro oftajn gazetarajn komunikojn pri nerimarkindaj temoj kaj al komatata retlisto funkcianta (laŭ trafa priskribo de Osmo Buller) kiel nura anonctabulo. Fino de la rakonto. Kaj de ne tute malglora historio.

La libroservo ne plu apartenas al UEA: ĝi estas la libroservo de E@I. La UK estas organizata de E@I (aperas la nomo UEA, jes, sed kongresanoj baldaŭ demandos sin, kiu estas tiu sponsoro). La biblioteko ne plu apartenas al UEA (bv. ŝpari al mi la kriajn komentojn pri ankoraŭ nominala UEA-posedo). La arĥivon de la malaperinta organizo UEA jam transprenis alia organizo. Iam la CO estis ofta, kaj dezirata, vizitocelo por esperantistoj, se ne paroli pri la malfermaj tagoj. Ankaŭ tio for. Kaj kaj kaj.

Ofte oni legas en historiaj verkoj pli-malpli jenon: “La samtempuloj de [okazaĵo] kompreneble ne povis ĝuste taksi la situacion kaj kapti la tuton, eĉ ne rimarki la fakton, ke io okazas. Ofte tiaĵojn oni povas prijuĝi nur el fore tempa vidpunkto, kiel ni nun kapablas”. Historiistoj bone notu, ke ni, samtempuloj de la UEA-detruo (komenciĝinta ĉ. 2013 kaj akceliĝinta ĉ. 2019), perfekte kapablis rimarki, taksi kaj kapti la konsekvencojn de la tuto. Ni nur ne scias, kiu(j) kaj kial havis eksterordinaran obsedon pri la detruo kaj antaŭenpelis ĝin. Ni kun intereso atendas viajn historiistajn verkojn por satigi nian scivolon.

Laste redaktita 1 jaron antaŭe de Francisco Javier Moleón
Jens Stengaard Larsen
2023-01-17 18:31

Ne temas pri obsedo pri detruo, temas tutsimple pri tio ke neniu havas respondon al la demando: “Kiamaniere konkrete utilos al Esperanto se mi aliĝos al UEA? Por kiu konkreta, mezurebla kaj realisma celo ni bezonas organiziĝi?”. Efektive, eĉ abstrakta, nemezurebla kaj utopia celo povus taŭgi, sed tiaj celoj kutimas esti multaj, ĉiuj pli-malpli same (ne)logaj kaj sekve pli disigaj ol kunigaj.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-01-18 2:45

Tute prave. Kaj mi jam longan tempon ripetas, kia estu ĉi tiu respondo: UEA (kaj aliaj similaj organizoj) akumulu resursojn de la E-komunumo por krei uzeblan por ĉiuj infrastrukturon, dank’ al kiu E-parolantoj povos uzi la lingvon kun pli granda utilo por si. Konkrete tio signifas, ke ili povos ricevi en Esperanto pli da interesa kaj utila por si informo, povos establi pli da kontaktoj kun homoj, kiuj ilin interesas. Tia agado inkludos ankaŭ kreskigon de la E-parolantaro, ĉar ju pli da homoj uzos la lingvon, des pli da utilo povos ricevi ĉiu el ili. Kaj rezultoj de tia agado estas tute konkretaj kaj mezureblaj.

Lee Miller
Lee Miller
2023-01-18 14:45
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Jam estas tro malfrue por tia pensado. Kian “infrastrukturon” vi imagas?

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-01-18 18:34
Respondo al  Lee Miller

Kial vi opinias, ke estas tro malfrue? Miavide, ankoraŭ neniam en la historio de Esperanto estis kondiĉoj tiom favoraj por ĝi, kiel nun. Paradokse, praktike neniu en la E-komunumo rimarkas tion.

Koncerne demandon, kia infrastrukturo necesas — mi vidas jenajn direktojn:

1. Prezentado de Esperanto por la ekstera mondo kaj komunikado kun ĝi — bonkvalitaj resursoj, kiuj montras al nacilingva publiko Esperanton kiel funkciantan realaĵon kaj ebligas ekposedi ĝin sen troaj penoj (“ludante”, kiel formulis Zamenhof en la Unua libro). Ni havas ankoraŭ nur unu ekzemplon de tiaspeca moderna lernilo — Esperanto en 12 lecionoj.

2. Kunfarejaj platformoj, kiuj organizas por-Esperantan laboron. Miasperte, multe da homoj en la E-komunumo emas investi siajn fortojn kaj tempon por krei ion en Esperanto, tamen tio praktike ĉiam restas sur individua nivelo. Unu en kampo ne estas batalanto; se ni volas krei en/per Esperanto ion vere signifan kaj atentindan, ni bezonas motivigi kaj organizi multajn kunlaborantojn.

3. Bonkvalitaj kaj efike administrataj lokoj por interkomunikado — forumoj k.t.p. Mia (kaj, verŝajne, ne nur mia) sperto montras, ke nur la komuna lingvo ne sufiĉas por interkomunikado interesa kaj kontentiga — sen eksteraj impulsoj ĝi rapide degeneras al “kielvifartismo”. Do bezonatas platformoj, kiuj estos ne nur loko por konversacioj, sed aktive engaĝos uzantojn en diskutajn agadojn, enkadre de kiuj oni povos ekscii ion vere freŝan kaj interesan por si.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-01-19 10:49
Respondo al  Kirill Ŝvedov

Mi ne plene komprenas vian celon en la tria punkto.Vi kvazaŭ diras, ”ĉar oni nenion gravan kaj interesan diris en Esperanto, ni devus komenci diri gravajn kaj interesajn aferojn”. Ekzemple, parto de nia literaturo jam nun estas interesa kaj relative bonkvalita, sed kiom da esperantistoj legas kaj konas ĝin? Aliflanke, tute malfermitaj diskutejoj simple ne estas allogaj. Mi volonte vidus, ke la rusaj esperantistoj subtenantaj la agreson kontraŭ Ukrainio, aŭ la ĉinaj esperantistoj subtenantaj la subpremon de la ujguroj kaj tibetanoj, restu kun mi en la nivelo de ”kielvifartismo”, aŭ prefere eĉ ne tio.

Kirill Ŝvedov
Kirill Ŝvedov
2023-01-19 13:49
Respondo al  Jouko Lindstedt

Mi volas diri jenon:

En nacilingva interreto homoj formas komunikejojn — forumojn, grupojn en sociaj retoj k.a. — laŭ komunaj interesoj. Ĉiu tiuj interesoj, kiujn dividas ĉiuj anoj de tia komunikejo, krezas bazon por diskutoj, interŝanĝo de informo kaj alia kunagado.

La Esperanta interreto, tamen, estas ege malgranda kompare kun la nacilingvaj, kaj tial simila procezo ne okazas ĉi tie. Esperantistoj, kiuj havas, krom la lingvo, ajnan komunan intereson, koncerne kiun ili pretus interkomuniki kaj kunagadi, ĉiam tre malmultas. Rezulte tiaspeca “aplika” komunikado povas nur apenaŭ vegeti, kaj komunikejoj “ĝeneralaj”, kie renkontiĝas homoj sen ajna komuna bazo, ne kapablas generi bonkvalitan komunikadon — tio videblas, inter alie, laŭ la diskutaj grupoj en Telegramo.

Do solvo por ĉi tiu problemo estas, miavide, speciale krei bazojn por interkomunikado kaj engaĝi uzantojn dividi ilin. Ja multe da homoj povas havi certajn impresojn, sciojn, spertojn k.a., kiuj rilatas tiun aŭ alian temon. Ĉi tiuj spertoj per si mem ne estas sufiĉa motivo por iniciati komunikadon, tamen se homoj renkontos informplenan kaj viglan diskuton, kiu rilatas tiujn, ili povos ekpartopreni ĝin.

Yves Bellefeuille
Yves Bellefeuille
2023-01-17 20:55

Ĉar vi mencias la organizadon de UK fare de E@I, mi volas diri ke tiuj kiuj aliĝis al la UK en Montrealo sen indiki ret-adreson (jes, ekzistas tiaj homoj) poste ricevis neniun informon pri la UK, la loĝ-eblecoj, la ekskursoj, ktp. Tion E@I konfirmis al mi. UEA ja sendis la informojn papere al tiuj homoj.

Mi ne volus pagi centojn da eŭroj por aliĝi al kongreso kaj poste aŭdi nenion!

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-01-19 11:58

Mi ne diras, ke la Komitato de UEA faris neniajn erarojn, sed iom ĝenas min la tendenco rilati al la fizika CO kvazaŭ al ia fetiĉo. Estis agrable pensi, ke ĝi ekzistas, sed tre granda plimulto de la esperantistoj neniam havis okazon viziti ĝin. Kaj en la nuna reta epoko la oficistoj de iu internacia organizo ne plu bezonas sidi en iu loko. Mi havas nenian ideon, en kiu lando kaj urbo Amnestio Internacia aŭ Greepeace eventuale havas fizikan sidejon, gravas nur ilia videbla agado.

Francisco Javier Moleón
2023-01-19 16:43
Respondo al  Jouko Lindstedt

Malapero de fizika CO, eĉ se simbola kaj grava en si mem (ne nur metafizike: ekz. dum malfermaj tagoj libroservaj vendoj estis abundaj), estis nur unu el la cititaj aferoj, al kiuj povas aldoniĝi ankoraŭ pliaj (ekz. eldonagado kaj kaj kaj). Mi ne komprenas, kial vi limigas vian kontraŭkritikon al nur unu konkreta afero.

Sed mi ne maltrafu kapti la okazon komenti jenon: “Kaj en la nuna reta epoko la oficistoj de iu internacia organizo ne plu bezonas sidi en iu loko”. Tute prave. Do al la listo de la ĝisfunda UEA-detruo ni aldonu: maldungo de ĉiuj oficistoj. UEA efektive tute ne bezonas sidejon, nek en Roterdamo nek en Samarkando. Tamen ne pro tio, ke en la nuna reta epoko oficistoj povas labori de ie ajn, sed pro tio, ke ne plu estas oficistoj.

Jouko Lindstedt
Jouko Lindstedt
2023-01-19 19:35

“Mi ne komprenas, kial vi limigas vian kontraŭkritikon al nur unu konkreta afero.” – Eble ĉar mi parte konsentas kun vi pri la aliaj punktoj…?

Pardonu mian naivecon kaj neinformitecon, sed – ĉu la oficistoj eble malaperas pro tio, ke ne troviĝas mono por pagi ilian salajron?

Edmundo
Edmundo
2023-01-17 14:06

Tio ŝajnas interesa: «Estos ciferecigitaj la dokumentoj kiuj respondas al la kriterioj de POLONA, la cifereca biblioteko de Pola Nacia Biblioteko»

Ĉu iu povas pli detale informi pri tiuj kriterioj?

Ŝajne en Varsovio oni disponigas kelkajn aferojn nur per terminaloj en la sama konstruaĵo. Ĉu laŭleĝe oni rajtas disponigi ĉion tiel, eĉ se la posedanto de la kopirajto eksplicite rifuzas permeson?

Mi rimarkis, ke la biblioteko en Vieno disponigas revuojn publike en la reto 70 jarojn post ilia apero. Tamen, laŭ mia kompreno, almenaŭ se la aŭtoro estas indikita en la revuo, la kopirajto daŭras pli longe ol tiom, do supozeble oni havas mekanismon por ricevi plendojn kaj forigi la partojn, pri kiuj iu plendis. Ĉu estas tiel? Kaj ĉu tia mekanismo sufiĉas por defendi kontraŭ eventualaj procesoj?

Przemysław Wierzbowski
Przemysław Wierzbowski
2023-01-18 1:05
Respondo al  Edmundo

La ĉefa kriterio estas ja, ke la verko ne plu estu protektata per la kapitalaj aŭtorrajtoj laŭ la pola leĝo, do por tekstoj temas pri 70 jaroj post la morto de la aŭtoro. Per terminaloj verŝajne estas disponigataj ĉiuj aŭtorrajte protektataj dokumentoj, kiujn eblas konsulti same kiel paperajn librojn – pri tia bibliotekeco apenaŭ eblas plendi. Cetere, Pola Nacia Biblioteko sufiĉe ofte akiras la rajton publikigi ĉe Polona kopirajte protektatajn verkojn laŭ interkonsento kun la rajto-posedantoj.